Interligo kaj Fideleco
HO MIAJ AMIKOJ! Rememoru vi tiun interligon, kiun vi faris kun Mi sur la Monto Paran’ situanta en la sankta distrikto de Zaman’. Atestantojn faris Mi la ĉielajn kohortojn kaj la enloĝantojn de la urbo de l’ eterneco; tamen trovas Mi nun neniun fidela al la interligo. Sendube orgojlo kaj ribelado ĝin forviŝis el la koroj tiel ke restas de ĝi nenia postsigno. Malgraŭ sciante tion atendis Mi kaj ne ĝin malkaŝis. 71
- Bahá’u’lláh, La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009
Estu inda je la fido de via najbaro kaj alrigardu lin kun vizaĝo luma kaj amika.
- Bahá’u’lláh, Perloj de l’Saĝo
Citaĵo de la Tago
Jamal 17 Ilm 183 B.E.
HO FILO DE L’HOMO! Se vi amas Min, turniĝu for de vi mem, kaj se vi serĉas Mian plaĉon, rigardu ne la vian, ke vi mortu en Mi kaj Mi vivu en vi poreterne. 7
Bahá’u’lláh – La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009