Baháʼí Citaĵoj

Renaskiĝo kaj Postmorta Vivo

La esprimoj »vivo« kaj »morto«, uzitaj en la sanktaj Skribaĵoj, signifas la vivon de kredo kaj la morton de nekredo.

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [27]

La »trumpeto« signifas la trumpetvokon de la Mahometa Revelacio, kiu estis senigita en la mezo de la universo, kaj la »renaskiĝo« signifas Lian propran leviĝon, celantan proklami la Aferon de Dio. Li ordonis al erarantoj kaj obstinuloj leviĝi kaj forlosi la tombojn de siaj korpoj.

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [28]

Tial, se iu el tiuj Malkaŝantoj de Sankteco proklamus: »Mi estas reveno de ĉiuj Profetoj«, Li dirus veron, efektive. En ĉiu sekvanta Revelacio, simile, la reveno de la antaŭa Revelacio estas fakto, kies vereco estas firme pruvita. ... La reveno de la Profetoj de Dio... estis konvike elmontrita, la reveno de iliaj elektitoj sekve ankaŭ estas definitive pruvita.

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [31]

Se vi enpaŝos la regnon de kompleta korpureco, vi atestos baldaŭ, ke neniu tago pli potenca, ol ĉi tiu Tago, kaj neniu renaskiĝo pli grandioza, ol ĉi tiu Renaskiĝo, estas imageblaj.

- Bahá’u’lláh, Libro De Certeco [29]

Citaĵo de la Tago

Jamal 3 Mulk 182 B.E.

La plejmulto de la homoj, sekve de tio, ke ili ne komprenis la signifon de tiuj ĉi vortoj, malakceptis kaj forpuŝis la personon de la Malkaŝanto, senigis sin mem de la lumo de Lia dia gvidado kaj rifuzis sekvi la ekzemplon de tiu senmorta Belo. [19]

Bahá’u’lláh – Libro De Certeco