Administrado kaj Institucioj
La Kredo starigita de Bahá’u’lláh naskiĝis en Persujo ĉirkaŭ la mezo de la deknaŭa jarcento kaj, rezulte de la sinsekvaj elpeloj de ĝia Fondinto, kulminis per Lia ekzilo al la Turka puna kolonio ‘Akká kaj Liaj postaj morto kaj enterigo en ties proksimo, starigis sian daŭran spiritan centron en la Sankta Lando, kaj nun konstruas la fundamenton de sia tutmonda administrejo en la urbo Haifa.
- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947
Nuligas la pastraran oficon, malpermesas sklavecon, asketecon, almozpetadon kaj monaĥecon, ordonas monogamion, malinstigas al eksedziĝo, emfazas la neceson precise obeadi al onia registaro, altigas ian laboron plenumitan en la spirito de servo al Diadoro, instigas aŭ la kreon aŭ la elekton de internacia helplingvo...
- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947
La forpaso de ‘Abdu’l-Bahá signis la finon de la unua kaj Heroa Epoko de la Bahaa Kredo kaj enkondukis la komencon de la Formiga Epoko, destinita vidi la laŭgradan aperon de ĝia Administra Organizo...
- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947
Kies fundamentojn konstruas nun la naciaj kaj lokaj konsilantaroj elektitaj de la konfesintaj aliĝintoj de la Kredo, kaj kiuj pretigas vojon por la kreo de la Tutmonda Konsilantaro titolita la Universala Domo de Justeco...
- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947
La Administra Organizo de la Kredo de Bahá’u’lláh, kiu estas destinita evolui en la Bahaan Mondŝtaton, kaj kiu jam travivis la atakojn lanĉitajn kontraŭ ĝiaj institucioj de tiaj timigaj malamikoj kiaj la reĝoj de la dinastio Qájár, la Kalifoj de Islámo, la ekleziaj ĉefoj de Egiptujo, kaj la Nazia reĝimo en Germanujo...
- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947
Ĝi estas libera de iu ajn formo de eklezieco, havas nek pastraron nek ritojn, kaj estas subtenata nur per libervolaj donacoj de siaj konfesintaj aliĝintoj.
- Shoghi Effendi, La Kredo de Bahá’u’lláh – Mond-Religio, 1947
Citaĵo de la Tago
Idal 19 Qawl 182 B.E.
La sola kaj fundamenta celo de ĉia lernado, de ĝia tuta penado kaj laboro estas atingi kaj rekoni tiun staton, tamen ili ĉiuj dronas en siaj materialaj studadoj.
Bahá’u’lláh – Libro De Certeco [29]