Plej Dividiĝintaj Citaĵoj
Konsideru la homon kiel minejon riĉan je juveloj de netaksebla valoro. Nur edukado atingas, ke ĝi malkaŝas siajn trezorojn, kaj kapabligas la homojn profiti el tio. (Gleanings, 122, p.259-260)
— Bahá’u’lláh
Perloj de l’Saĝo
Tiu ĉi signo estas la spegulo de Lia beleco en la mondo kreita. Ju pli granda la peno por fajnigi tiun ĉi subliman kaj noblan spegulon, des pli fidinde ĝi reflektos la gloron de la nomoj kaj atributoj de Dio kaj malkaŝos la mirindaĵojn de Liaj signoj kaj sciado. (Gleanings, 124: 2, p.262)
— Bahá’u’lláh
Perloj de l’Saĝo
En ĉiu el vi Mi perfektigis Mian kreadon, tiel ke la grandiozeco de Mia verko estu plene rivelata al la homoj. Sekvas el tio, ke el si mem ĉiu homo estis kaj estos kapabla aprezi la Belecon de Dio, la Glorata ... Ĉar la kredo de iu ajn homo dependas nur de li mem. (Gleanings, 75: 1, p.143)
— Bahá’u’lláh
Perloj de l’Saĝo
Ĉiujn aferojn Mi deziris por vi, kaj ankaŭ vin pro vi mem. (Gleanings, 122:1, p.260)
— Bahá’u’lláh
Perloj de l’Saĝo
HO FILO DE L’HOMO! Mia aflikto estas Mia providenco; ŝajnas ĝi surface fajro kaj venĝo sed estas ĝi interne lumo kaj mizerikordo. Rapidu al ĝi ke fariĝos vi lumo eterna kaj spirito senmorta. Ĉi tio estas Mia ordono al vi, observu ĝin. 51
— Bahá’u’lláh
La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009
HO FILO DE L’TERO! Se vi deziras Min, ne serĉu iun alian ol Min; se volas vi ekvidi Mian belecon fermu viajn okulojn antaŭ la mondo kaj ĉio en ĝi, ĉar Mia volo kaj la volo de alia ol Mi, kiel fajro kaj akvo, ne povas loĝi kune en la sama koro. 31
— Bahá’u’lláh
La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009
HO FILO DE MIA SERVANTIN’! Se ekvidus vi la suverenecon senmortan penadus vi lasi ĉi mondon maldaŭran. Sed kaŝi la unuan kaj riveli al vi la duan estas mistero kiun kompreni povas neniu krom tiuj purkoraj. 41
— Bahá’u’lláh
La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009
HO FILO DE L’LUMO! Forgesu ĉion krom Mi kaj komuniiĝu kun Mia spirito. Tio ĉi apartenas al la esenco de Mia ordono, tial turniĝu al ĝi. 16
— Bahá’u’lláh
La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009
HO FILO DE L’SPIRITO! Jen Mia unua konsilo: Posedu puran, bonvoleman kaj radiantan koron, ke via estu suvereneco pratempa, nepereonta kaj ĉiamdaŭra. 1
— Bahá’u’lláh
La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009
Igu la flamon de serĉado bruli en viaj koroj per tia ardo, ke ĝi ebligu al vi atingi Vian plej altan kaj plej majestan celon - la ŝtupon, sur kiu Vi povos proksimiĝi al via Plej-Amata kaj unuiĝi kun Li. (Gleanings, 153: 2, p.323)
— Bahá’u’lláh
Perloj de l’Saĝo
R
Citaĵo de la Tago
Jamal 5 Ayyam-i-Ha 182 B.E.
Rilate la ekonomiajn antaŭjuĝojn klariĝas ke, kiam la rilatoj inter la popoloj estas firmigitaj kaj la komerca interŝanĝo estas akcelita kaj iu ekonomia principo estas aranĝita en unu lando, tio sendube influas la aliajn landojn, kaj universala bono rezultos. Kial do tiu antaŭjuĝo?
ʻAbdu'l-Bahá – Mesaĝo de ʻAbdu'l-Bahá de la 17-a de decembro 1919 al la Centra Organizo por Daŭra Paco