Unueco
HO IDOJ DE L’HOMO! Ĉu vi ne scias, kial Ni kreis vin ĉiujn el la sama polvo? Ke neniu sin altigu super la alia. Kontemplu konstante en viaj koroj kiel estas vi kreitaj. Ĉar Ni kreis vin ĉiujn el la sama substanco devas vi esti kiel unusola animo, marŝi per la samaj piedoj, manĝi per la sama buŝo kaj loĝi en la sama lando, ke elde via plej interna esto, pere de viaj faroj kaj agoj, la signoj de unueco kaj la esenco de malligiteco estu manifestataj. Tia estas Mia konsilo al vi, ho kohortoj de l’lumo! Atentu ĉi tiun konsilon, ke vi akiru la frukton de l’sankteco de la arbo mire glora.
- Bahá’u’lláh, La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009
HO IDOJ DE L’HOMO! Ĉu vi ne scias, kial Ni kreis vin ĉiujn el la sama polvo? Ke neniu sin altigu super la alia. Kontemplu konstante en viaj koroj kiel estas vi kreitaj. Ĉar Ni kreis vin ĉiujn el la sama substanco devas vi esti kiel unusola animo, marŝi per la samaj piedoj, manĝi per la sama buŝo kaj loĝi en la sama lando, ke elde via plej interna esto, pere de viaj faroj kaj agoj, la signoj de unueco kaj la esenco de malligiteco estu manifestataj. Tia estas Mia konsilo al vi, ho kohortoj de l’lumo! Atentu ĉi tiun konsilon, ke vi akiru la frukton de l’sankteco de la arbo mire glora. 68
- Bahá’u’lláh, La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009
Citaĵo de la Tago
Jamal 5 Rahmat 183 B.E.
Mi varmege instigas vin: ne lasu kateni viajn korojn per la materialaj aferoj de la mondo; mi postulas ne ke vi kuŝadu kontente sur la litoj de senatento, sklavigitaj al materio, sed ke vi leviĝu kaj liberigu vin de ĝiaj ĉenoj !
ʻAbdu'l-Bahá – Parizaj Paroladoj [16]