Senrilata Vivo
HO FILO DE L’HOMO! Vi oron aspiras kaj Mi vian liberon de ĝi deziras. Vi kredas vin riĉa pro posedo ĝia kaj Mi vidas vin bonstata en via abstino de ĝi. Je Mia vivo! Jen Mia sciado kaj jen via iluzio; kiel povas Mia vojo akordiĝi kun la via? 56
- Bahá’u’lláh, La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009
HO IDO DE L’POLVO! Ne estu kontenta per la komforto de tago forpasanta, nek senigu vin mem de ripozado eterna. Ne ŝakru la ĝardenon de eterna delico kontraŭ la polvaro de mondo mortema. Elde via prizono leviĝu al la gloraj regionoj de l’alto kaj elde via morta kaĝo soru al la paradizo de l’ Translokeco. 39
- Bahá’u’lláh, La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009
HO SERVANTO! Liberigu vin el la katenoj de tiu ĉi mondo kaj eskapi via animo el la prizono de l’ memo. Profitu vian okazon, ĉar ne plu ĝi revenos al vi. 40
- Bahá’u’lláh, La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009
HO FILO DE MIA SERVANTIN’! Se ekvidus vi la suverenecon senmortan penadus vi lasi ĉi mondon maldaŭran. Sed kaŝi la unuan kaj riveli al vi la duan estas mistero kiun kompreni povas neniu krom tiuj purkoraj. 41
- Bahá’u’lláh, La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009
HO SKLAVO DE LA MONDO! Je multe da tagiĝoj Mia korfavoro al vi zefiris kaj vin trovis profunde dormanta sur la lito de l’senatento. Kaj, priplorante vian staton, revenis ĝi de kie ekis. 30
- Bahá’u’lláh, La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009
HO FILO DE L’TERO! Se vi deziras Min, ne serĉu iun alian ol Min; se volas vi ekvidi Mian belecon fermu viajn okulojn antaŭ la mondo kaj ĉio en ĝi, ĉar Mia volo kaj la volo de alia ol Mi, kiel fajro kaj akvo, ne povas loĝi kune en la sama koro. 31
- Bahá’u’lláh, La Kaŝitaj Vortoj, BEL 2009
Citaĵo de la Tago
Kamal 2 Azamat 183 B.E.
La progresado kaj evoluado de la animo, ĝojo kaj malĝojo de la animo estas sendependaj de la fizika korpo... Koncerne la animon de homo post lia morto, ĝi restas sur tiu grado de pureco, ĝis kiu ĝi evoluis dum la vivo en la fizika korpo, ĝi restas en la Oceano de la Dia Kompatemo.
ʻAbdu'l-Bahá – Parizaj Paroladoj